Do, estas diversaj robotoj (do, programoj), kiuj aligxis kaj al VEK, kaj al iu alia babilejo, kaj ili transdonas la dirojn de unu babilejo al la alia. Ekzemple, se iu en Karelia diras ion, la Karelia roboto legas tion, kaj plu-diras tion en la VEK-ejo. Poste, la IRC-roboto legas gxuste tion dirajxon, kaj transdonos gxin en la IRC-retoj. Tiel la homoj en IRC povas legi la dirajxojn en Karelia (kaj inverse).
VEK mem rulas kutime en 2 komputiloj: la malnova, vekf.komputilo.org (Ford), kie antaux multaj jaroj gxi ekestis, kaj la nova (iom pli fidinda), cxe vekm.komputilo.org (mihxil). Se vi volas aligxi al VEK, vidu por pli da informoj cxi tie. (ne eblas aligxi al vek per normala TTT-krozilo (kiel Internet Explorer, aux Netscape)).
La VEKejo en Ford fondigxis komence de 1995 (laux informo de Kofo), kaj tiam estis farita de Holcxjo.
VEKejo estas programita de sciuro (do, supozeble li prenis font-kodon de `nuts', kaj esperantigis gxin), antaux mi-ne-scias kiom da jaroj. Poste (cxirkaux en 2000), mihxil prenis la kodon, kaj aldonis aferojn en la VEK-ejo kiu rulas en lia komputilo
La GIEB robotaro nuntempe cxefe estas programita de
mihxil
kaj
sencay.
La unuan version de la Karelia roboto faris
joosteto,
cxirkaux januaro 2001 (sed lia kodo nun (preskaux?) ne plu
uzigxas).
Se robotoj ne funkcias,
mihxil,
sencay
kaj
joosteto
havas eblecon re-eki ilin (kondicxe ke mihxil.komputilo.org funkcias).
La Galerio de babilemuloj unue estis farita de sencay (februare/marte 2001), kaj poste joosteto transprenis, kaj faris la nunan pagxon.
Se vi nur havas skanitan foton, kaj ne TTT-pagxo kun gxi, sendu gxin al joostje@komputilo.org, kaj mi enmetos la foton (kaj malgrandan version) en la galerio.
Grandeco de la bildo Prefere, faru la foton mez-granda (do, ekz. 400x500 rastrumeroj). Mi metos la grandan foton en via `persona' pagxo, kaj faros malgrandan bildeton gxuste en la grandeco kiu ankaux estas cxe cxiuj aliaj fotoj. Kaj, se vi volas ke aliaj informoj aperu en la galerio, vi povas aldoni vian logxlokon, naskigxdaton/jaron, ktp. (tio nun vi povas mem aldoni, en la galerio).
Post kiam mi ricevis retposxton pri la problemo, mi komencis skribacxi novan programon, kiu povus servi kiel anstatauxiganton. Gxi ankoraux ne tiom bone funkcias kiel la malnova:
Jam du homoj skribis min kun monaj demandoj, `cxu iam ni devos pagi por atingi la karelion', kaj `cxu iel estas monaj problemoj pri la starigo de la pagxoj'. Do, responde, mi povas diri ke mi ne kredas ke eblas enspezi per tiu cxi babilejo (kaj pro tio mi ne postulos monon), kaj ankaux ke mi ne havas financajn problemojn. Tamen, se iel vi havas tro da mono, mi volonte helpos al vi!
Do, rezume: uzu http://babilejo.org lauxplacxe, kaj informu min kiam estas problemoj (krom la supraj menciitaj).
Planitaj aldonoj:
reto | uzata servilo | pordo |
irc | irc.xs4all.nl | 6661 |
under | Diemen.NL.EU.Undernet.org | 6662 |
ef | irc.isdnet.fr | 6669 |
dal | nexgo.de.eu.dal.net | 6666 |
bras | irc.cpunet.com.br | 6665 |
disc | Roma.IT.Discussioni.Org | 6667 |
uni | irc.virtualline.com.br | 6666 |
Sed mi en mia ekrano tute bone vidas la
literojn!!!
Jes, VI vidas ilin. Sed aliaj homoj, kiuj ne elektis
la ekzaktan saman litertipon cxe ilia IRC programo, tiuj ne povos
vidi. Pro tio, ne uzu aliajn literojn ol `us-ascii',
krom se vi certas ke cxiuj homoj al kiuj vi parolas elektis la saman
liter-tipo. Do, ekzemple, se vi parolas hispane kun aliaj hispanoj,
tiam vi povas supozi ke la aliaj uzas saman litertipon -- sed se vi
parolas en esperanta rondo, kun internaciaj alparolitaj, tiam plej
versxajne ne funkcias.
Bonvolu cxesi paroli la ...n. Por informoj pri Esperanto, vizitu http://esperanto.net.
Angle | Please stop speaking English. For information on Esperanto, visit http://esperanto.net. |
France | Veuillez SVP cesser de parler francais. Pour des informations sur l'esperanto, visitez http://esperanto.net |
Dane | Var snalla och tala inte mera paa danska. |
Germane | Bitte nicht deutsch sprechen! Informationen über Esperanto gibt es unter: http://esperanto.net |
Hispana | Por favor, deje de hablar en español. Para informaciòn sobre Esperanto visite http://esperanto.net. |
Hungara | Kérlek ne beszélj magyarul! Ha többet szeretnél tudni az Eszperantóról, nézd meg: http://esperanto.net |
Itale | Per favore, non parlare più in italiano, per informazioni sull'Esperanto, vedi http://esperanto.net. |
Nederlande | SVP stoppen met nederlands spreken. Voor informatie over Esperanto, zie http://esperanto.net |
Portugala | Por favor pare de falar portugues. Para informacoes sobre Esperanto, visite http://esperanto.net |
Rusa | Zdes' ne govor'at po-russki. Ob Esperanto vy mozhete uznat' na sayte http://esperanto.net |
Se vi havas informojn (ekzemple, kiam (pli) ekzakte ekestis la diversaj babilejoj ktp), aux proponojn pri aliaj Oftaj Demandoj, sendu retposxton al mi joostje@komputilo.org.